Venu al la Kaŝtana pikniko
Kiel kutime, ankaŭ ĉi jare ni atendas abundan rikolton de arbaraj (mmm, tre bongustaj, varmaj, bakitaj...) kaŝtanoj.
Ili maturiĝas pli malpli en sama tempo ĉiu jare, do fine de oktobro estas ilia tempo. Tiam ni kolektiĝas... kaj iras ĉasi. Kaŝtanojn kompreneble.
Kaj ili scias tion, do, ili kaŝiĝas. Silente malaperas sub falitaj folioj pensante, ke ni ne rimarkos ilin. Sed ni scias pri ilia kaŝmaniero, kaj konas proksimajn arbarojn.
Ni jam mendis belan veteron por semajnfino ekde la 24-a (vendredo) ĝis la 26-a (dimanĉo) de oktobro .
Ni atendas vian alvenon vendrede post 16-a horo ĉe montkabano en Tojzlov vrh.
Ĝi situas en Kozjak montaro , nur 9 km for dr centro de Maribor en maldekstra flanko de rivero Drava.
Ni tranoktos du foje en tiu ĉi montkabano. Ĝi estas meze de kaŝtana arbaro, sur monteto etsas ankaŭ vinberaroj kaj fruktarbaroj... Estas bela kaj ĉarma loko, aparte aŭtune.
Ni promenos tra arbaro, kolektos kaŝtanojn (mi kredas ankaŭ fungojn). Estus bone kunporti montajn (aŭ sportajn) ŝuojn, se eblas korbon aŭ se vi ne havas sufiĉos sako por kaŝtanoj, se vi pli konforte marŝas kun bastonoj kunportu ilin.
Vespere ni preparos lignofajron kaj bakos kaŝtanojn (vi povas manĝi ilin kiel multe vi volas), ludos...
Ni loĝos en plurlitaj ĉambroj, banĉambroj kaj toaletoj estas suretaĝaj. Kunportu "tavolan" vestaĵon, ĉar en tiu tempo vetero estas ŝanĝebla kaj vi povas bezoni kaj mallongajn manikojn aŭ eble vintran vestaĵon.
Se vi volas aliĝi vi sendu mesaĝon al vesna.obradovic(ĉe)gmail.com la plej malfrue merkrede la 22-a de oktobro.
Partoprenkotizo kiu kovras kostojn de du tranoktoj kaj manĝoj dum daŭro de aranĝo estas 55 EUR por plenkreskuloj kaj 45 EUR por infanoj ĝis 12-a jaro. Infanoj ĝis 4 jaroj kiuj dormas kun gepatroj pagas manĝojn aparte laŭ mendo (aŭ manĝas kun gepatroj).
Ni atendas viajn aliaĝojn kaj jam antaŭĝojas vidi vin,
amike, mariboraj esperantistoj.






