Programo de EŬROPA KONFERENCO "INTERKULTURA DIALOGO KAJ KOMUNIKADO"

EŬROPA KONFERENCO "INTERKULTURA DIALOGO KAJ KOMUNIKADO"
kadre de Eŭropa projekto ALIECO KIEL VALORO
Maribor, Slovenio, 29-31.07. 2007

FINANCATA DE EŬROPA KOMISIONO: EDUKADO KAJ KULTURO »EŬROPO POR CIVITANOJ«

ENKONDUKE:
Eŭropa Espranto-Unio ellaboris projekton ALIECO KIEL VALORO, kiun ĝi prezentis al Europa Komisiono kadre de la konkurso de Education kaj Culture DG, programo »Eŭropo por civitanoj« malfermita en februaro ĉi-jare. La partnero en la projekto estas Asocio por Europa Konscio en Maribor. Junie la projekto estis aprobita por kunfinancado.
La eŭropa kunfinancado ebligas al ni pagi la kostojn de la projekto, kiu ne estas nur la konferenco mem.
La projekto ALIECO KIEL VALORO daŭros ĝis marto 2008 kaj krom la konferenco antaŭvidas viziton de kelkaj konferencanoj al hejmoj de Mariboranoj por surloke konstati vivkulturon de slovenoj kaj konfronti ĝin kun la sia, babili kaj konstati diferencojn kaj similecojn. Poste sekvos distribuo de la rezultoj. Ĉiuj el vi estas petataj baze de konkludoj kaj raportoj farotaj de la organizantoj verki artikolojn por viaj naciaj gazetoj kaj klopodi aperigi.
Fine de la projekto aperos libro trilingva kun la referaĵoj de la prelegoj, konkludoj de la konferenco kaj rekomendoj al Eŭropa Komisiono.

PROGRAMO DE LA KONFERENCO (La sesioj okazos en la kongresejo IZUM, Prešernova 18, Maribor):

Dimanĉo, la 29-an de julio inter 16,30 kaj 19,30 h:
Sesio I: Prezidas D-ro Hans Michael Maitzen
Prelegas:
EP-anino Margareta Handzlik (Pollando): Interkultura dialogo kaj komunikado en Eŭropo
EP-anino Ljudmila Novak (Slovenio): La kono de lingvoj por pli bona komunikado
Mag. Vinko Ošlak (Aŭstrio/Slovenio): Kio estas la vera problemo de la etnaj minoritatoj (sursperte de Karintio en Austrio kaj ĝiaj karintiaj slovenoj)

Lundo, la 20-an de julio inter la 9,00 kaj 12,00 h:
Sesio II: Prezidas Doktorino Vera Barandovska
Prelegas:
D-ro Sean O Riain (Irlando): “Esperanto por pliefikigi Europan Union"
Aleks Kadar (Francio): “Al novspeca, 3-direkta lingvopolitko: por regionaj , landa kaj internacia lingvo"
D-ro Francois Lo Jacomo (Francio): "Ĉu internacia lingvo havu la propran kulturon?"

Mardo, la 31-an de julio de la 9,00 ĝis la 12,00 h
Sesio III: prezidas: D-ro Sean O Riain
Prelegas:
D-rino Vera Barandovska (Germanio/Ĉeĥio): "Komunikado en fikciaj kulturoj"
D-ro Vladimir Laričev (Rusio): "Interkultura dialogo kaj globaligo"
D-ro Hans Michael Maitzen (Aŭstrio): "La alpa regiono - eŭropa renkontejo de lingvoj kaj kulturoj"
Mag. Zlatko Tišljar (Slovenio/Kroatio): "Sub kiuj kondiĉoj interkultura dialogo eblas?"