ALIECO KIEL VALORO

KONKLUDOJ DE LA EŬROPA KONFERENCO "INTERKULTURA DIALOGO KAJ KOMUNIKADO" OKAZINTA EN MARIBOR (SLOVENIO) DE 29-a ĜIS 31-a DE JULIO 2007

Raportojn de la konferenco legu ĉi tie.

100 partoprenintoj de la konferenco el 20 eŭropaj landoj KONSTATIS baze de la prezentitaj referaĵoj kaj diskutoj la jenon:

1.ke la proklamo de la jaro de interkultura dialogo estas grava kontribuo al pli harmonia rilatado inter la diversaj homgrupoj en Eŭropo sendepende de naciaj, religiaj kaj rasaj diferencoj,
2.ke Slovenio estas aparte taŭga loko por demonstri la interkulturan dialogon, ĉar ĝia popolo vivas dum longa historia periodo en paca kunenkzistado kun najbaroj apartenantaj al ĉiuj 4 grandaj lingvaj familioj de Eŭropo (romanida, slava, ĝermana kaj finnugra),
3.ke necesas konsciigi per edukado eŭropajn civitanojn pri neceso evoluigi kaj plifortigi komunan eŭropan identecon harmonie kun la ekzistantaj naciaj kaj regionaj identecoj kaj tiel kontribui al la eŭropa integriĝo,
4.ke la interkultura dialogo postulas la forigon de lingvaj baroj,
5.ke por havi facilan komunikadon kaj lingvon kiu simbolus tuteŭropan identecon estas necese trovi neŭtralan lingvan solvon, kiu respektas sammrajtecon kaj multlingvismon de ĉiuj civitanoj en Eŭropo,
6.ke, uzinte dum la konferenco tre sukcese la neŭtralan lingvon Esperanto, la partoprenantoj rekomendas al la Eŭropa Komisiono mendi sciencan studon pri la ebleco apliki Esperanton por antaŭenigi la interkulturan dialogon inter diverslingvanoj en Eŭropa Unio.

Maribor, la 31-an de julio 2007

Slovenščina