7-A KONGRESO DE EŬROPA ESPERANTO-UNIO

Inter la 28-a de julio kaj 4-a de aŭgusto okazis la 7-a kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio en Maribor, Slovenio. Partoprenis 256 personoj el 29 landoj (23 eŭropuniaj plus Kroatio, Serbio, Rusio, Ukrajno, Kanado kaj Togo).

Inter la 28-a de julio kaj 4-a de aŭgusto okazis la 7-a kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio en Maribor, Slovenio. Partoprenis 256 personoj el 29 landoj (23 eŭropuniaj plus Kroatio, Serbio, Rusio, Ukrajno, Kanado kaj Togo).

Kiel en la fermo interalie diris la prezidanto de EEU, d-ro Sean O Riain, ĝi plenis je unuafojaj unikaĵoj, inter kiuj;

1. unuafoje partoprenis en iu Esperanto-aranĝo eĉ 2 parlamentaninoj de Eŭropa Parlamento (Malgorzata Handzlik el Pollando kaj Ljudmila Novak el Slovenio),

2. unuafoje parton de Esperanto-kongreso kunfinancis Eŭropa Komisiono (parto de la kongreso estis konferenco "Interkultura dialogo kaj komunikado" en kiu prelegis 10 fakuloj kiujn aŭskultis meze po 100 aŭskultantoj, do entute 1000),

3. unuafoje ĝenerala Esperanto-kongreso havis ĉeftemon kiu ne rilatis al lingvo kaj kulturo, sed al rekte ekologia temo: Akvo.

Reago de informmedioj neesperantistaj pri la kongreso kaj Esperanto estis ekstreme granda. La tutlanda televido dufoje raportis pri la evento kaj 3 lokaj televidoj havis 5 raportojn. Tutlandaj kaj mariboraj radiostacioj havis pli ol 30 elsendojn pri Esperanto de kelkminutaj ĝis grandaj duonhoraj. La tagĵurnalo de Maribor Večer havis 8 artikolojn kun koloraj fotoj pri kongresaj eventoj (du el ili estis preskau tutpaĝaj), la ĉefa tutslovenaj tagĵurnaloj Delo kaj Dnevnik unufoje. Baze de la informo de slovena presagentejo STA aperis en elektronikaj medioj dudeko da artikoloj kaj en diversaj lokaj medioj plurdeko. Okazis 6 prelegoj rilataj al la ĉeftemo "Akvo" kaj faka ekskurso en kiu pli ol 50 interesitoj vizitis la akvokondukan sistemon de Mariborski vodovod sub faka gvido. Kadre de la konferenco "Interkultura dialogo kaj komunikado" prelegis ambaŭ EU-parlamentaninoj. Sinjorino Handzlik klarigis la lingvan sistemon en organoj de EU kaj kostojn de la multlingvismo kaj sinjorino Ljudmila Novak (sur foto) parolis pri neceso fortigi la interkulturan dialogon. Enkonduke ŝi klarigis ke en juneco ŝi lernis Esperanton kaj eĉ partoprenis en du TEJO-kongresoj. Dum la akcepto en la urbestrejo ŝi promesis estonte laŭokaze prezenti Esperanton en Komisiono Ljudmila Novak por Kulturo de Eŭropa Parlamento kaj proponis organizi ekspozicion pri Esperanto en la Eŭropa Parlamento, kion Margareta Handzlik tuj subtenis kaj ili interkonsentis estonte kunlabori pri esperantaj aferoj en la EP. En sia letero sendita al la kongreso, doktoro Marko Pavliha, parlamentano en la slovena parlamento promesis transformi la finan dokumenton de la kongreso al iniciato de parlamentano transdonota al la slovena registaro. Plie prelegis pri Interkultura dialogo kaj komunikado, d-ro Francois Lo Jacomo, d-ro Hans Michael Maitzen, d-rino Vera Baranovska, d-ro Sean O Riain, d-ro Vladimir Laričev, mag. Vinko Ošlak, mag. Zlatko Tišljar kaj Aleks Kadar. La kongreso akceptis finan dokumenton en formo de letero al la slovena registaro, kiu en unua duono de 2008 prezidos Konsilion de Eŭropo. La dokumento havas 5 punktojn inter kiuj estas A) peto subteni iniciaton de slovaka vicprezidanto Čaplovič peti Eŭropan Komisionon aranĝi je interregistara nivelo okupiĝon pri lingva politiko, B) iniciati fondon de nova fondaĵo en EU, kiu financus malpli grandajn neregistarajn organizojn kiuj havus projektojn subtenantajn edukon pri eŭropa konscio, C) peti la registaron subteni la inicaton de Marko Pavliha enkonduki en eŭropajn lernejojn nedevigan studobjekton "Edukado por eŭropa konscio" kies parto estus lernado de Esperanto kaj D) peti la registaron uzi en sia informado dum 2008 ankaŭ Esperanton. Kultura programo de la kongreso estis tre abunda. Prezentiĝis tri teatraĵoj el kiuj du en la operteatro de Maribor. Temis pri teatraĵoj de Saša Pilipović el Kragujevac (Serbio) "Galileo", de Drama grupo de Studenta esperanto-Klubo el Zagrebo (Kroatio) "Kosma ŝipo Ludoviko antau la muro de la mallumo" kaj spektaklo de franca aktoro Henrri de Sabates "Stilaj ekzercoj". Okazis du koncertoj de klasika muziko (orgena kaj piana) kaj 4 koncertoj de amuzmuziko en kiu partoprenis Georgo Handzlik, Attila Schimmer, Solotronik kaj Jomo. Ni aŭdis ankaŭ mallongan prezenton de la instrumento diĝeriduo de aŭstraliaj indiĝenoj far Dubravko Lapaine. Aparte elstaris altprofesiaj sinprezentoj de la teatraĵoj de Henrri de Sabates kaj de Saša Pilipović kaj same profesiaj koncertoj de Attila Schimmer kaj Jomo. Tre specialaj aranĝoj estis dum la interkona vespero kiam okaze de la 120-jariĝo de Esperanto prezentiĝis grandega torto en la formo de Esperanto-flago kiu estis distribuita al ĉiuj kongresanoj. Samtage estis solene publike levita Esperanta flago sur la centra urba Placo de Libereco. Ĉiutage oni prezentis kelkajn filmojn subtitolitajn en Esperanto kaj junularo havis apartajn amuzprogramojn en la studenta hejmo. Sur la monto Pohorje super Maribor okazis infana kongreseto kun partopreno de 9 infanoj el 5 landoj, kiuj tre profitis de la 7-taga restado en arbaro. La aranĝon gvidis Judita Rey el Zagreb, Kroatio kun helpo de juna helpantino, Nika Siebenreich el Ptuj, Slovenio. La ekskursa programo abundegis. Dum merkredo okazis tuttagaj ekskursoj al la lagoj de Bled kaj Bohinj, al grotoj de Postojna kaj al Ljubljana. En aliaj tagoj eblis viziti multajn kulturajn vidindaĵojn en Maribor kaj ĉirkaŭaj urboj kaj havi ekskursojn al proksimaj montoj. Eŭropa Esperanto-Unio havis du kunvenojn de la asembleo en kiuj ĝi traktis la raportojn kaj planojn por la estonto kaj decidis atribui apartan agnoskon kaj proklami sian honoran membron sinjoro Etsuo Miyoshi, pro lia eskterordinara kontribuo al diskonigo de Esperanto en Eŭropo. La granda atingo ĉi-jara de EEU estis ke EU fondaĵo por kulturo kaj edukado - aktiva civitaneco - subtenis la konferencon pri Interkultura dialogo kaj komunikdao per eĉ 25.000 eŭroj, verŝajne la plej granda financa subteno far EU al iu Esperanto-organizo. La sekva kongreso okazos en Esperanto-urbo Herzberg en Germanio. Eĉ kelkaj allogaj nekutimaĵoj karakterizis la kongreson en Maribor kiel la verda Esperantoglaciaĵo kaj verda Esperanto-biero de la restoracio Štajerc. Multaj kongresanoj gratulis al la organizantoj pro elstara kongreso (pluraj esprimis la ideon, ke temis pri la plej interesa kongreso en ilia vivo). Mi tiusence speciale dankas al familio Obradović kaj aparte al la sekretariino de la kongresa organiza komiatato Vesna Obradović.

Zlatko Tišljar