Maribor
Maribor estas laŭ grandeco la dua urbo en Slovenio. Ĝi estas ekonomia, universitata, kultura, sporta kaj foira centro de nordorienta parto de la ŝtato. Situanta en la koro de Mezeŭropo, en la tranĉpunkto de gravaj transportaj vojoj, kiuj iras el meza al sudorienta Eŭropo kaj el okcidenta Eŭropo al Panonia malaltaĵo. Kuŝas ĝi ĉe la rivero Drava, kie intertuŝiĝas kvin diversaj provincoj: transporte kaj energiprovize grava Drava valo, brutbredista kaj turisma Pohorje, arbara kaj agrokultura Kozjak, vinbera kaj fruktarbara Slovenske gorice, kaj plantaĵkultura Dravsko polje. Tia situo difinis al la urbo gravan rolon en la pasinteco kaj ankaŭ hodiaŭ, kaj verŝajne eĉ pli en la estonteco.
En preskaŭ miljara periodo Maribor havis progresojn kaj regresojn. Urbajn rajtojn ĝi ricevis en la 13-a jarcento. En malfrua mezepoko la urbo devis sin defendi, per fortaj muroj ĉirkaŭintaj la urbon, de Turkoj kiuj aspiris al centra Eŭropo. Restaĵoj de muroj estas bone konservitaj en Lent, malnova urboparto sur bordo de Drava.
Kiel la urbo ricevis la nomon? La unuan fojon ĝin notis en iu letero el 1836 slovena poeto Stanko Vraz. Li komponis ĝin el la vortoj mar (zorgo, ardo) kaj bor (lukto), laŭ german-slava paro Brandenburg-Branibor. Poeto kaj politikisto Lovro Toman en la jaro 1861 fiksis ĝian nomon en poemo M a r i bor (Zorgo kaj lukto). Ĝis tiam kaj ankaŭ poste, slovenoj en popola ĵargono nomis gin Marporg, laŭ germana Marburg, kiu estiĝis el mezepoka Marc-purch, signifanta fortikaĵon en limprovinco.

Hodiaŭ Maribor estas urbo kun 120.000 loĝantoj, kun universitato, episkopsidejo, evoluinta kulturcentro kun teatro, opero kaj baleto, pluraj galerioj, muzeoj, koncertaj kaj kongresaj haloj, komercaj centroj, internacia flughaveno, fama urba parko, sportaj kaj refortigaj objektoj, ktp.
Tial ĝi klopodas evoluigi kvalitan turismon kiu baziĝas antaŭ ĉio, sur kvalitaj vino kaj gastronomio. Ankaŭ sur bone konservita urbokerno, kiu reflektas pasintajn jarcentojn: gotikon sekvis renesanco, sed la plej profundan postsignon al la urbo lasis baroko. Pulso de la urbo respeguliĝas sur mariboraj placoj kaj stratoj. Aparte alloga estas Lent, malnova urba parto ĉe la bordo de Drava, kiu dum historio
dividis la urbon, sed hodiaŭ forte ligas ĝin.
