Slovenio

Respubliko Slovenio ekestis en la jaro 1991, kiam eksa jugoslavia Socialisma Respubliko Slovenio forlasis SFRJ (Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio) kaj memstariĝis.

De la 1-a de majo 2004 ĝi estas unu el 25 membroj de Eŭropa Unio. En Eŭropa parlamento ĝi havas 7 deputitojn. En oktobro 2007 slovenaj limoj estos ordigitaj laŭ kontrakto de Ŝengen pri eksteraj limoj de EU. Komence de la jaro 2007 Slovenio enkondukis eŭron anstataŭ tolaro (talero) por sia monunuo.

Slovenio situas inter orientaj kaj okcidentaj eŭropaj landoj. Samtempe estas mediteranea kaj mezeŭropa lando. Ĝi kuŝas inter Italio, Aŭstrio, Hungario kaj Kroatio. Sur teritorio de 20.273 km2 vivas nun proksimume 2 milionoj da loĝantoj. Krom plimultaj slovenoj vivas en Slovenio naciaj malplimultoj: italoj kaj hungaroj. Ili havas apartajn lingvajn kaj edukajn rajtojn, laŭ eŭropaj kriterioj. Oficialaj lingvoj estas slovena, itala kaj hungara.

Pro tre varia reliefo havas slovena lingvo kvardek du dialektojn. En Slovenio vivas ankaŭ proksimume 150.000 loĝantoj kiuj apartenas al aliaj eksjugoslaviaj popoloj.

Dum historio sentis slovena kulturo influojn de multaj popoloj en la ĉirkaŭaĵo: romiajn, aŭstrohungarajn, turkajn, francajn, jugoslavajn. Sub tiuj influoj formiĝis specifa kulturo. Plejmulto de loĝantoj estas katolikoj, ekzistas protestantoj kaj aliaj. Slovenio havas tri universitatojn, en Ljubljana, Maribor kaj Koper. En pli grandaj urboj etas pluraj kulturaj institucioj: teatroj, muzeoj, galerioj, bibliotekoj ktp.

Sur tiu relative malgranda teritorio flaŭro kaj faŭno estas tre variaj. Arbaroj kovras pli ol 56% da slovenia teritorio kaj slovenoj fiere nomas sian landon la verda. Slovenio havas 42 km da marbordo, parton da Panonia ebenaĵo, Juliajn Alpojn, Karavankon kaj Kamnikaj-Savinjajn Alpojn. La plej alta montopinto estas Triglav, alta 2864 m. Ĉe la marbordo estas karsta provinco Kras kun multaj karstaj fenomenoj. Famaj estas karstaj kavoj: Kavo de Postojna kaj Kavo de Škocjan kiu estas en la listo de la protektata monda heredaĵo de Unesco. Famaj estas ankaŭ lago de Bled kaj lago de Bohinj. Multaj riveroj kaj riveretoj donas freŝecon dum somero kaj tiu akva riĉaĵo ebligas al la loĝantaro sufiĉe agrablan kaj aktivan vivon.

Ankaŭ klimato sur tiu teritorio estas tre varia. Ĉe marbordo ni havas mediteranean kaj en internaĵo la kontinentan klimaton, kun malvarmaj vintroj kaj varmaj someroj. Estas tre grandaj diferencoj inter la plej altaj kaj plej malaltaj temperaturoj notitaj en Slovenio, de –35º C ĝis +42 ºC. Tamen dum la kongreso fine de julio atendos nin en Maribor sufiĉe agrabla vetero sen pluvo, kun temperaturoj inter 15º C kaj 26ºC. Ekstremaj temperaturoj dum longa periodo estis en nia urbo inter 10ºC kaj 33ºC sed estas nur 8 % da probableco ke ĝi trafos nin. Do, ni promesas al vi belan kaj agrablan veteron en nia urbo ĉe bordoj de la rivero Drava.